Сегодня, August 30th, 2016

Блог события

Bildoj el Francio

fotovivo

Revenis hejmen!
Digestas freŝajn rememorojn - multegas da!
Mi estas kvazaŭ superplena tekruĉo, ŝatus elverŝi tuj ĉiujn 32gb-ojn da impresoj en la blogon.

Francio min admiris. Amikoj, urboj, esperantaj tagoj.

Read more...Collapse )

fotovivo


Delonge mi ne uzis tiun ĉi paĝaron,
iaman proekton de "paralelaj tekstoj", ĉu reprovi?

Originala verko situas jene - http://fotovivo.livejournal.com/

Libraro elŝutebla

Libroj de Aleks Kerbel en la nova deponejo - Nubo

Listo da tradukaĵoj:

1a.Esperanto per 501 vortoj Kerbel
>> kaj tri romanoj.
>> 1b. —0—
>> 1c. —0—
>> 2. Kantanta kantareto Kerbel
>> 3. Sencohavaj numeraloj Kerbel
>>
>> 4. Unua libro Zamenhof
>> 5. Dek du seghoj Ilf, Petrov
>> 6. Ora bovido Ilf, Petrov
>> 7. Achaj cignoj Fratoj Strugackij
>> 8. Ajhoj animvorantaj Fratoj Strugackij
>> 9. Komforta planedo Fratoj Strugackij
>> 10. Krim-intenculoj Fratoj Strugackij
>> 11. Suno sur la tablo Iljin
>> 12. Kiel homo ekestis giganto Iljin, Segal
>> 13. Vamberi Tihhonov
>> 14. Olesja Kuprin
>> 15. Pian-distristo Kuprin
>> 16. Negho Paustovskij
>> 17. Fabelisto Paustovskij
>> 18. Mekanikisto Salerno Jhitkov
>> 19. Sufok-serpento Jhitkov
>> 20. Neghblovego Jhitkov
>> 21. Pri lupo Jhitkov
>> 22. Senmastra katino Jhitkov
>> 23. Pri elefanto Jhitkov
>> 24. Mungoto Jhitkov
>> 25. Pri simieto Jhitkov
>> 26. Dum la ayto atendas O.Henry
>> 27. Malvarma koro Hauff


Preni >>

Legi pri la autoro bonatereno.al.ru
Tags: , ,

Memore pri la kongresaj tagoj

La 7-pa Azia Kongreso de ESPERANTO en Jerusalemo


__________________________________ То же самое по-русски


En la raporto vi vidas bildojn pri la eventoj kaj lokoj,
mi metis nur kelkajn klarigojn inter fotoj, sen detala priskribo,
supozante ke la rakonto ineresos chefe partoprenantojn, kiuj mem cxeestis kaj konas pri kio temas,
sed por aliaj legantoj superfluo da konkretaj ecoj apenau gravas


Jerusalem

Read more...Collapse )


Strato Zamengof:

Jerusalem


Jerusalem

Olda Jafo. Neatenditaj renkontoj.



La turo videblas iom fore de konataj porturistaj promenejoj en Jafo






Neatendite inter kadukaj duonruingaĵoj, rustaj pordegaj de etentreprenoj
oni trovas alloge ĉarman anguleton - estinta germna kolonio kaŝas sin en labirinto de  kurbaj interstratetoj ĉe suda Tel-Avivo.




Ĉi tie preskaŭ ĉiu domo havas longan historion kun mirindaj peripetioj;
kiom da noblaj homoj vidis kaj kiom da neimageblaj travivaĵoj spertis la blanka eks-palaco!




Profundeco de la fosaĵo igas suspekti ke planata estas mult-etaĝa domego, kiu premos la ĉirkaŭaĵon kaj neniigos la antikvecan etoson.




Neatendinda observa loko


















Kial la homo uzas gumajn gantojn?




Neatendindaj renkontoj atendas nin en la senhalta urbo



 

Ĝis la sekva fotopomeno!

Go-vizito






Goo-klubo en Tel-Aviv renkontiĝas unu foje dum semajno en kafejo Aroma





Vendrede, je la tria posttagmeze en "Wajcman-centr" kolektiĝas go-ludantoj,




diversagradaj, de komencantoj ĝis altaj "dan"-oj











Ĉifoje venis korea gasto, go-superulo



Venkis la israelano, Ali Ĝabarov, ĉampiono de Eŭropa junul-turniro






Modesta komencanta partio

Park' Utopia - miriga kaj ĉarmanta



(Komenco de la rakonto pri oĥideoj ĉi tie)



Sur  vasta tereno de la parko vi renkontos multajn agrablaĵojn,
allogajn vidindaĵojn, imponajn lokojn por promeni kaj ripozi:



~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Apartan lokon okupas la papilia ekspozicio -


Ne multaj specoj spekteblas samtempe - nur du aŭ tri,
sed  ĉeestas  tiuj flugantaj petaloj en impresiga kvanto - 



Tiu ĉi flava flugileto sukcese afektas sin seka folieto -




~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Kampo de verdaj labirintoj  - amuzas kaj etulojn kaj plenkreskulojn

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

 Bebojn anendas ankoraŭ kelkaj "vivaĵanguletoj" .

Kunikla dometo:

Mem la blanka bravulo trankvile dormas en ombro de l' barilo, sen atenti senpaciencajn gastojn -



Ne animala, sed atentokapta "kokido" -

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~


Verdaj herbejoj logas ripozantojn 




Ora pluvo - nomiĝas la arbo, similas, ĉu ? :) 

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Malantaŭ la "ĉina pagodo" situas tereno de cervoj :
sidu oportune en ombro kaj ĝuu la vidindaĵon -

(Ĉiu cervo havas propran nomon.
Vintre, kiam ĉe la cerva familio aperis idoj 
park-estraro  lanĉis interretan  porinfanan konkurson "Nomo por cervido" -
mi konas unu : "Skipi" . 
(Skipi alportis al la proponinto premion - ses enirbiletojn, kiu ja estis plezure elspezitaj =))



~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~


Aleo de bonodoraj herboj: rosmareno, bazilio, mento k.a - celanta ĝojigi nevidantajn handikapulojn :

 
Bosko de planto-skulptaĵoj -

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Kakto-ĝardeno -



 

Ne kakta, sed eksravaganca pikilhavanto -

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Ripozas dum libera intertempo klaŭno- "animisto"

Kaj ni ripozu ĝis la sekva rakonto ;)


Elire ni reen trapasas la vendejon,
parteton de la bunta oĥide-mondo eblas forveturigi kun si -  en florpoto :)





Mirigas kaj vekas respekton entreprenemo de la entuziasmuloj, 
evoluigintaj ordinaran, perditan dorse de kibuc Baŝan  plantvartejon
je  landefaman amas-amuzejon.



  • Current Mood: inspira
Tags: