Park' Utopia - miriga kaj ĉarmanta



(Komenco de la rakonto pri oĥideoj ĉi tie)



Sur  vasta tereno de la parko vi renkontos multajn agrablaĵojn,
allogajn vidindaĵojn, imponajn lokojn por promeni kaj ripozi:



~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Apartan lokon okupas la papilia ekspozicio -


Ne multaj specoj spekteblas samtempe - nur du aŭ tri,
sed  ĉeestas  tiuj flugantaj petaloj en impresiga kvanto - 



Tiu ĉi flava flugileto sukcese afektas sin seka folieto -




~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Kampo de verdaj labirintoj  - amuzas kaj etulojn kaj plenkreskulojn

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

 Bebojn anendas ankoraŭ kelkaj "vivaĵanguletoj" .

Kunikla dometo:

Mem la blanka bravulo trankvile dormas en ombro de l' barilo, sen atenti senpaciencajn gastojn -



Ne animala, sed atentokapta "kokido" -

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~


Verdaj herbejoj logas ripozantojn 




Ora pluvo - nomiĝas la arbo, similas, ĉu ? :) 

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Malantaŭ la "ĉina pagodo" situas tereno de cervoj :
sidu oportune en ombro kaj ĝuu la vidindaĵon -

(Ĉiu cervo havas propran nomon.
Vintre, kiam ĉe la cerva familio aperis idoj 
park-estraro  lanĉis interretan  porinfanan konkurson "Nomo por cervido" -
mi konas unu : "Skipi" . 
(Skipi alportis al la proponinto premion - ses enirbiletojn, kiu ja estis plezure elspezitaj =))



~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~


Aleo de bonodoraj herboj: rosmareno, bazilio, mento k.a - celanta ĝojigi nevidantajn handikapulojn :

 
Bosko de planto-skulptaĵoj -

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Kakto-ĝardeno -



 

Ne kakta, sed eksravaganca pikilhavanto -

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Ripozas dum libera intertempo klaŭno- "animisto"

Kaj ni ripozu ĝis la sekva rakonto ;)


Elire ni reen trapasas la vendejon,
parteton de la bunta oĥide-mondo eblas forveturigi kun si -  en florpoto :)





Mirigas kaj vekas respekton entreprenemo de la entuziasmuloj, 
evoluigintaj ordinaran, perditan dorse de kibuc Baŝan  plantvartejon
je  landefaman amas-amuzejon.



  • Current Mood: inspira
Tags:

Комментарии